RAWA Deklaracio pri la teruristaj atakoj al la Usono


La popolo de Afganio havas nenion komunan kun Osama kaj siaj kunkulpuloj

Septembron la 11a, 2001 la mondo estis sxokita je la malbonegaj teruristaj atakoj al la Usono. RAWA staras kun la cetera mondo esprimante nian malgajecon kaj malaprobon por tiu barbara agadacxo de perforto kaj teruro. RAWA jam avertis ke la Usono devis ne subteni la plej perfidemajn, plej krimemajn, plej kontrauxdemokraciajn kaj kontrauxvirinajn Islamajn fundamentistajn partiojn, cxar post ambaux la Jehadi kaj la Talibano faris cxiujn eblajn tipojn de fikrimoj kontraux la Usona civitanoj, kiun ili konsideras "malfiduloj". Por gajni kaj dauxrigi sian potencon, tiuj barbaraj krimuloj estas pretaj turni facile al ia tipo de krima perforto.

Sed bedauxrinde ni devas diri ke estis la registaro de la Usono kiu subtenis la Pakistanian diktatoron Gen. Zia-ul Haq, kiu kreis milojn da religiaj lernejoj de kiuj la semoj de la Talibano aperis. Simile, kiel estas klara al cxiuj, Osama bin Laden estis la favoritulo de la CIA (Centra Inteligenteca Agentaro de la Usono). Sed estas pli dolore ke la Usonaj politikistoj ne lernis lecionon de siaj por-fundamistaj kundutmanieroj en nia nacio, kaj ankoraux subtenas tiun aux cxi-tiun fundamentistan grupon aux estron. Laux nia opinio, ia ajn tipo de subteno al la fundamentista Talibano kaj Jehadies vere malsubtenas demokracion, virinajn rajtojn kaj homajn rajtojn.

Se estos konstate ke la suspektatuloj de la teruristaj atakoj estas ekster la Usono, nia dauxra dirado ke fundamentistaj teruristoj atakus siajn kreistojn, estos pruvata denove.

La Usona registaro devas konsideri la radikan kauxzon de tiu malbonega okazacxo, kiu ne estis la unua kaj nepre ne estos la fina, ankaux. La Usono devas cxesi sian subtenon Afganiajn teruristojn kaj siaj helpistoj nun kaj por la eterno.

Nun ke la Talibano kaj Osama estas la cxefaj suspektatuloj de la Usonaj oficiuloj post la krimaj atakoj, cxu la Usono perforti Afganion per milita atako simile kiel la atako en 1998 kaj mortigi milojn da senkulpajn Afganiajn civitanojn, por la krimoj farataj de la Talibano kaj Osama? Cxu kredas la Usono ke per tiaj atakoj, kun miloj da malsatigitaj, malricxigitaj kaj ruinigitaj civitanoj de Afganio kiel siaj viktimoj, eblus elimini la rakidan kauxzon de terurismo, aux cxu gxi kreskus terurismon al pli granda skalo?

De nia vidpunkto, vastaj kaj hazardaj militaj atakoj al nacio kiu alfrontis dauxrajn malbonaferojn dum pli ol du dekjaroj ne estos afero de fiero. Ne ne pensas ke tia atako estus esprimo de la volo de la Usona civitanaro.

La Usona registaro devas scii ke estas granda diferenco inter la malricxega kaj maltrankviligita popolo de Afganio kaj la teruristaj Jehadi kaj Talibanaj krimuloj.

Dum ni denove anoncas nian solidarecon kaj profundan malgajecon al la civitanaro de la Usono, ne ankaux opinias ke ataki Afganion kaj mortigi siajn plej ruinigitajf kaj malricxigitajn homojn ne iel malaltigos la malgajecon de la Usona civitanaro. Ne sincere esperas ke la nobla Usona civitanaro povus vidi la diferencon inter la gxenerala popolo de Afganio kaj la kelkaj fundamentistaj teruristoj. Ne elkore simpatias kun la Usona civitanaro.

Ne plu terurismo!


Revolucia Asocio de la Virinoj de Afganio (RAWA)

Septembron la 14a, 2001




Español | Italiana | Català | Deutsch | Français | Farsi | English | Portuguese | Chinese | Japanese



--